Esperanta Civito

Kapitulo sekse egalproporcia


Estas finita la baloto de la Senato por ratifi la alelekton de nova membro de la Kapitulo, kun delegoj pri socialaj aferoj: Komitato Armand por esperantistoj en prizono, Pasvorta Reto (aŭ Esperanta Tempobanko), Civila Esperanta Servo. Jen la rezulto de la baloto:

Voĉrajtis: 19. Partoprenis 13 (Karibe, Bellotti, Blanco, Conde Rey, Dello Spedale, Emanuelsson, Kirova, Pita, Silfer -- verda grupo; Bartek, Mihalkov, Nshimirimana, Sebuhoro -- blanka grupo). Jesis: 12. Kontraŭis: neniu. Sin detenis: unu. La Senato ratifas.

Sen. Manuela Blanco transprenas hodiaŭ la delegojn interime asignitajn en marto 2020 al sen. Giorgio Silfer, al kiu la Konsulo, sen. Riichi Karibe, esprimas koran dankon.

La Kapitulo konsistas nun el ses personoj: tri viroj (Karibe, Herrero, Silfer) kaj tri virinoj (Blanco, Conde Rey, Kirova). Laŭ la Konstitucio (art. 19, par. 2) tri pliaj vickonsuloj estas ankoraŭ nomumeblaj de la Konsulo, kun ratifo de la Senato: probable unu el ili estos afrikano, kaj ne necesas ke estu parlamentano.

[HeKo 744 7-C, 1 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0585 s s