Esperanta Civito

ALTE-seminario esploras test-aŭtomatigon


Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo dediĉis hodiaŭ la unuan telematikan seminarion al test-aŭtomatigo. Nian lingvon reprezentis la Esperanta Civito pere de sen. Lorena Bellotti, delegitino de Kultura Centro Esperantista. La seminario anstataŭas eventon planitan en Istanbulo antaŭ la pandemio.

La efiko de ĉi-lasta al lingvotestado estas diskutata. La baza koncepto estas, ke pli kaj pli oni devos fidi je ekzamenoj subtenataj de teknologio. La uzata nivelo de teknologio tamen ŝanĝiĝas laŭ la nombro da testotoj. La kvar testendaj kapabloj implikas certajn riskojn kaj defiojn.

Demandoj por kompreni la gradon de aŭtomatigo: kiu uzas ĝin? kiu pensas uzi ĝin? kio ŝanĝiĝos? kiaj malfacilaĵoj estas? ĉu test-aŭtomatigo taŭgas? kiajn ilojn uzi? La fazoj de la aŭtomatigo estas sep: registra procezo, redakta procezo, livera procezo, poentarotaksado, komunikado de rezultoj, sekureco, psikometrio kaj statistika analizo.

Ĉi-semajnfine dudeko da fakuloj kunlaboros kun KCE pri lingvotestado ĉe enmigrintoj, rifuĝintoj, azilpetantoj, laŭ komisio de la Konsilio de Eŭropo, kiu financas la konsultiĝon.

[HeKo 747 1-B, 5 nov 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0623 s s