Esperanta Civito

Afrika Esperanto-Instituto asembleos en Buĵumburo


La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto estas kunvokita al Buĵumburo por la 22a de januaro 2021, je 11h00. Ĝi konsistos el la tri reprezentantoj de Kultura Centro Esperantista kaj la tri reprezentantoj de Societo Internacia de Paco Universala: fakte AEI havas du kolektivajn membrojn (KCE kaj SIPU) kaj neniun individuan membron.

La Asembleo diskutos la raporton de la administranto kaj elektos la novan Konsilion, kiu koincidas kun la Asembleo mem. Kandidatas ĉiuj elirantaj konsilianoj, escepte de c-ano Martin Mbazumutima; nova kandidato estas c-ino Marie-France Conde Rey.

La Konsilio ree kunvenos tuj post la 6a Afrika Esperantologia Semajno por elekti la direktoron de AEI kaj aprobi la interkonsenton kun la Tanganika Esperanto-Domo.



[HeKo 751 3-B, 4 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0572 s s