Pozitiva sperto de sen. Lovriĉ en Burundio
Sen. Tihomir Lovriĉ revenis hodiaŭ al Eŭropo post kvarsemajna deĵoro en Buĵumburo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, kie li plenumis diversajn gravajn taskojn. Oni povas diri ke li "testis" la restadon en la domo mem.
En lia ĉeesto la ekonomo (c-ano Abdoulrahman Bukuru) plenumis la perfektigon de la elektra sistemo, helpe de fakulo, kaj la kortisto (c-ano Shabani Muruta) trejniĝis en sia ofico. Grava estis ankaŭ la helpo de la vicadministranto de Afrika Esperanto-Instituto, c-ano Lucien Kagina.
Nun estas komplete meblitaj la kontoro, la manĝoĉambro kaj la ĉefa gastoĉambro, parte aranĝita la kuirejo, instalita la podieto en la kunvena salono teretaĝe.
Ne temis nur pri materiala ekipado: la Domo gastigis unuafoje renkontojn de esperantistoj, ekde tiu de Islama Esperanta Klubo. Eblis spekti filmojn kaj aŭskulti kantojn en esperanto. Sen. Lovriĉ estis tre kontenta pri sia restado, kaj ankaŭ nome de la Senata opozicio (li estas Blankano) li esprimis aprezon pri la strategio de la Kapitulo en Afriko.
La deĵoro estis preparata kadre de Civila Esperanta Servo, kiu jam estas selektanta deĵorantojn por la venontaj monatoj: eble dum la somero temos pri burundiano.
[HeKo 764 2-B, 21 maj 21]