Esperanta Civito

Civita stabo pli vasta kaj pli fleksebla


Kiel anoncite en aprilo, ĉi-semajne estis konfirmita la elekto de nova stabano, kiu aktivos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto ekde la venonta aŭtuno. La trejnado daŭras telematike, inter Ĉaŭdefono kaj Prago.

Intertempe dua deĵoranto estis aprobita por la Tanganika Esperanto-Domo, en julio-aŭgusto 2021: ĉi-foje temas pri afrikano, nome c-ano Lucien Kagina, vicadministranto de Afrika Esperanto-Instituto.

Aŭtune en Buĵumburo estos atendata ankaŭ sen. Manuela Blanco, kiu baldaŭ estos mobilizita por misio en Katalunio kaj Francio, kaj tuj poste por deĵoroj ĉe la Esperanto-Domo en Svislando kaj la norda legacio en Svedio, por fine reveni al la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio fine de la somero.

Siavice sen. Anna Bartek, nuna deĵoranto en Svislando, restados en Hungario dum julio, kaj tien reiros aŭtune por la komenco de la deĵoro de la stabano menciita pli supre. Intertempe svisa teamano de Kultura Esperanto-Festivalo, c-ano Vincent Chatagny, preparas sin por monata deĵoro en la Tanganika Esperanto-Domo, laŭ ankoraŭ decidota dato.

Cetere, se ne ekestus la pandemio, sen. Abasi Nshimirimana delonge staĝus en Malago: bedaŭrinde li restas blokita en Turkio. Pri la kunordigo de la stabanoj zorgas Civila Esperanta Servo, kun la escepto de la deĵorantoj en Svislando, delonge pro kontrakto kun LF-koop, kiu antaŭselektas la tieajn homajn resursojn.

[HeKo 764 9-C, 4 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0555 s s