Esperanta Civito

Svislando kaj Eŭropa Unio ekdistancas


Svislando ne volas aliĝi al Eŭropa Unio, pro decido de sia popolo mem, tra diversaj referendumoj, inter 1997 kaj 2020. Tamen kun EU ekzistas delonge ambaŭflankaj akordoj, kiuj interalie ebligas liberan rezidon de EU-anoj en Svislando, kaj de svisoj en EU-landoj.

Antaŭ sep jaroj EU metis novan kondiĉon: la akordoj daŭros nur se ilin apudos interkonsento pri instituciaj temoj. Post same longa intertraktado oni produktis malneton de tiu interkonsento; sed la svisa registaro rifuzis subskribi ĝin.

La rifuzon motivas zorgoj rilate la nivelon de la salajroj kaj la rajton pri socialaj servoj, kiuj situas ene de la nuna migroflua politiko de Svislando. La zorgoj devenas precipe el la etaj kaj mezaj entreprenoj.

EU spertas pli kaj pli la problemojn de konfederacio kiu strebas iĝi federacio; en la XIX jarcento tiu fazo kondukis al secesiaj militoj (en Usono kaj en Svislando mem), dum nun ĝi kreas distanciĝojn, kiel okazis kun Britio, sed ankaŭ kun membroŝtatoj en Mezeŭropo (precipe Hungario), kaj fine ankaŭ la helveta partnero.

[HeKo 766 6-E, 29 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0566 s s