Esperanta Civito

Esperanto kaj Kino en Milano

Ekis en Milano hieraŭ, ĉe IULM (Universitato pri lingvoj kaj komunikosciencoj), la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. Ĝin karakterizas kinekspozicio, aranĝita de c-ano Andrea Montagner kadre de sia profesia aktiveco kiel surloka bibliotekisto, laŭ programo de la Esperanta Civito. IULM fakte gastigas la Bibliotekon de interlingvistiko, kiu posedas la plej riĉan kolekton de vidbendoj kaj lumdiskoj ekzistantan en la itala Esperantio.

La unuan prezenton, inaŭguritan de la direktoro de la lingva biblioteko (d-ro Luigi Moscati) kaj de la Konsulo, ĉeestis nur kelkaj esperantistoj; sed almenaŭ la tradicio ekis, kaj venontjare oni pli multe altiros la atenton de la studentaro mem.

La unua filmo, "Idiot's delight", kaj la dua, "The dictator", kie esperanto havas sian rolon, donis al la Konsulo la okazon koncize klarigi kiel oni komunikis pacifismon en 1939-40. Estas rimarkinde ke la unua mondmilito estis multe pli inspira ol la dua, rilate al pacifismo: ĝis nun tio okazas, lastfoje per "Gaja Kristnasko", signalita en Cannes antaŭ du jaroj. Sed en la unua mondmilito oni perceptas precipe konflikton inter nacioj, kaj ne inter klasoj, kaj tio igas la pacifisman analizon pli facila.

La kinekspozicio daŭros ĝis la venonta sabato, po unu filmo tage.

[HeKo 340 6-C, 16 okt 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0553 s s