Esperanta Civito

"Svisa skolo" pri tradukado de embrio al bebo


Same kiel por beletro, ankaŭ por la tradukado de politikaj kaj diplomatiaj tekstoj iom post iom profiliĝas "svisa skolo", danke al Kultura Centro Esperantista, kies kursoj estas modelo de esploro kaj trejnado.

"Ni ne estas unu instruisto kaj kvin lernantinoj, sed ses geinstruistoj kaj ses gelernantoj samtempe" emfazas c-ano Giorgio Silfer, kiu daŭrigas: "La formado celas perfektiĝon kaj en la de- kaj en la allingvo, unue laŭ la terminologio, due laŭ la dokumentiko, nome la strukturo de la traktataj dokumentoj".

Tiucele la nuna kurso analizas la Ĉarton de UN, la Statuton de la Internacia Kortumo, la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj, kiuj jam ekzistas en bona esperanto-traduko. Rezultas specifaj orientiĝoj, kiujn oni povus difini "svisaj": ekzemple, se en alineo ene de paragrafo necesas literoj por iu listo, ni ne uzas tiujn kun supersignoj; rezultas a), b), c), d), kaj ne a), b), c), ĉ), d). Alia ekzemplo estas la referencaj lingvoj, okaze de komparo dum esperanto-traduko: franca kaj angla, kun pli da graveco por la unua.

Oni memoru ke la franca estas "laŭbezone uzata por diplomatia komunikado", laŭ la art. 6, par. 2 de la Ĉarto de Sabloneto (la Konstitucio de la Esperanta Civito). Tion kaŭzas interalie la fakto ke, el la tri lingvoj en kiuj ekzistas la svisaj kodoj (referencaj kaze de manko de Civita normo) nur la franca estas oficiala ĉe UN, Unesko, Konsilio de Eŭropo ktp.

[HeKo 768 3-B, 28 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0719 s s 
  Total: 0.0856 s s