Esperanta Civito

Statutaj kongruigoj al direktivo Maĝarova


La lasta artikolo de direktivo Maĝarova pri la administrado kaj flegado de Esperanto-Domoj, aprobita de la Forumo 9 aŭgusto 2021, invitas la paktintajn establojn kongruigi siajn statutojn aŭ asembleajn decidojn al la direktivo mem. Tio validas nur en kazo de kontrakto pri domflegado inter la paktinto kaj fondumo Pro Esperanto.

La specife aplikenda normo diktas: "6.1. Kaze de malfondo de la kontraktinta establo, la eventuala restanta kapitalo estas konfidenda al la Civita banko, kiu gardas la monon kuratore en senintereza konto por alia iniciato en la sama lando, agnoskota kiel daŭriganto de la malfondita establo. 6.2. Manke de agnoskita daŭriganto, post tridek jaroj la kuratoreco transformiĝas al uzukapo favore al la Esperanta Civito, sub la administrado de la Civita banko."

La statutoj de la kontraktintoj Esperanta Naturamikaro (luanto de Domo en Malago), Fajszi Amika Rondo (luanto de apartamento en Budapeŝto), Islama Esperanta Klubo (sublanto de Domo en Buĵumburo) kaj Kultura Centro Esperantista (proprietulo de Domo en Ĉaŭdefono) jam kongruas kun la artikolo 6 (Likvida klaŭzo) de direktivo Maĝarova.

Ankoraŭ ne kongruas la statutoj de ĉi tiuj kontraktintoj: Kooperativo de Literatura Foiro LF-koop (proprietulo de tri apartamentoj en Ĉaŭdefono), Esperanta PEN-Centro (posedanto de la Pegonesto en Ĉaŭdefono), Feminisma Esperanta Movado (posedanto de la Elfonesto en Ĉaŭdefono). Tiuj apartamentoj tamen ne respondas al la kriterioj de Esperanto-Domo (art. 29 de la Konstitucio) aŭ Legacio (art. 30 de la Konstitucio), sekve la statuta kongruigo estas rekomendinda sed ne deviga.

Same ne estas necesa la kongruigo por la establoj kiuj posedas aŭ proprietas Domon, sed ili ne kontraktis kun Pro Esperanto kiel regio pri domflegado (ekz. Razgrado); evidente ankaŭ ne por la nemoveblaĵoj rekte apartenantaj al Pro Esperanto, propriete aŭ testamente en Eŭropo (neniu en Svislando).

[HeKo 770 7-C, 2 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0564 s s 
  Total: 0.0713 s s