Esperanta Civito

Survoje al la rompo de la diplomatiaj rilatoj kun Rusio


Kelkaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, interalie Germanio kaj Francio, forpelis hodiaŭ dekojn da diplomatoj el la ambasadoj de la Rusa Respubliko. La koncernaj dekretoj koincidas kun la ondo da indigno flusanta pro la malkovro de militkrimoj fare de la invadantoj en Ukrajno.

Survoje al la rompo de la diplomatiaj rilatoj kun Moskvo situas unuavice du baltaj respublikoj. Litovio forpelis la rusan ambasadoron mem kaj revokis la sian al Vilno. Iom pli suple, Latvio anoncis "baldaŭan redukton de la diplomatiaj rilatoj". Por la verda mikrokosmo tio signifas ke neniu el Rusio partoprenos en la Baltiaj Esperanto-Tagoj, kies efektivigo eniras riskan fazon, pli ĝenerale. Nuntempe en Rusio aktivas la redakcioj de du gravaj periodaĵoj en nia lingvo: "La Ondo de Esperanto" (milde moskvema) kaj la organo de la Universala (pekineske orientita).

"Bedaŭrinde kion ni vidis en Bucha, tio povas esti nur la komenco. Ni malkovros pliajn militkrimojn en aliaj ukrajnaj urboj, kiam ili estos liberigitaj. Tiuj krimoj fare de la rusaj trupoj ne estos forgesitaj" deklaris Gabrielus Landsbergis, litova ministro pri eksteraj aferoj.

Same pezaj la vortoj de lia germana kolegino, Annalena Baerbock (de la verda partio): "Bucha demonstras detruan intencon kiu transiras la limojn de tolereblo, kun neimagita brutaleco de la rusa kupolo kaj de ties propagande influitoj". Laŭ la ministrino, kvardeko da rusaj diplomatoj estas deklaritaj 'personae non gratae' ĉar "ili laboras ĉiutage en Germanio kontraŭ nia libereco, kontraŭ la koherigo de nia socio": alivorte, ili estus nur spionoj.

Tridek kvin rusaj diplomatoj estis samtage forpelitaj el Francio "pro aktiveco kontraŭa al niaj interesoj". La dureco de Parizo kontraŭ Moskvo spegulas la amarecon de prezidento Macron, la okcidenteŭropa ŝtatisto kiu plej multe kaj vane engaĝis sin en kontaktoj kun prezidento Putin okaze de ĉi tiu interslava milito. Siavice Kremlo asertas ke la ukrajnaj aŭtoritatoj mensogas pri la buĉitoj en Buĉa.

[HeKo 785 5-E, 4 apr 22].
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0587 s s