Esperanta Civito

Polemiko kaj Afriko faras rimon pro UK kaj IJK


Pli kaj pli laŭtaj protestoj ene de la Universala pro la orientiĝo de ties estraro akcepti la inviton de la landa asocio gastigi UKon en Tanzanio: la opozicion gvidas la uranisma fronto, kiu grandparte koincidas kun la eksa burokrataro, tre kritika kontraŭ la nuna UEA, precipe tra la nordeŭropa retgazeto funkcianta kiel neoficiala voĉtubo de eksdirektoro Osmo Buller.

Endas rimarki, ke la interna opozicio al prezidanto Duncan Charters kaj lia majoritato koloriĝas ankaŭ politike: la samaj akre kondamnas la pekinisman pozicion de Roterdamo pri la milito en Ukrajno. Tiurilate, la Junulara diverĝis de la "maljunulara", adoptante per negranda komitata plimulto la pozicion de Eŭopa Unio, per kies subvencioj TEJO (mal)vivas...

Ĝuste TEJO nun falas en la saman polemikon, kie unuj pledas por la "ekstereŭropigo" dum aliaj veas kontraŭ la "homofobia Afriko". Kaj neniu atentigas ke kongresi en Afriko ne estas investo, sed genero de plia financa deficito... Fine sed ne fone, la respekto pri la seksa orientiĝo ne situas en la listo de la tridek Homaj Rajtoj: UN ankoraŭ ne decidis aldoni ĝin en la Universala Deklaracio de 1948.

La debato ene de TEJO ŝajnas pli kaosa ol ene de UEA, ĉar UK 2024 en Tanzanio ne havus alternativon, dum IJK 2024 prezentas eĉ tri proponojn: en Litovio (diskrete preferata de la "interna partio", se paroli orveleske), Burundio kaj Tanzanio mem; do konkurenco eĉ inter afrikanoj. Efektive Burundio kaj (precipe) Togolando estas la solaj en la nigra kontinento kie oni povus facile arigi milon da fizikaj ĉeestantoj: sufiĉus mobilizi infanojn kaj parencojn el Institut Zamenhof en Lomeo...

[HeKo 806 5-A, 19 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0704 s s 
  Total: 0.0842 s s