Esperanta Civito

Dudek jarojn post nia sola dokumento pri UEA


Ekzistas nur unu dokumento per kiu la Esperanta Civito okupiĝas pri Universala Esperanto-Asocio: temas pri rekomendo de la Kapitulo antaŭ precize dudek jaroj (marto 2003), publikigita interalie en "Heroldo de Esperanto", n-ro 2035 (6:2003). Laŭ la dokumento, la Kapitulo de la Esperanta Civito:

"Rekonante ke UEA per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo; Konstatinte ke de pluraj jaroj okazas granda potencokonflikto interne de UEA, kiu povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj kaj eĉ kompromiti la bildon de Esperantio;"

"Rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco."

Dudek jarojn poste estas rimarkinde, ke biblioteko Hodler kaj la jarlibro ne plu ekzistas kaj la libroservo baldaŭ ĉesos. El la kvar "utilaj funkcioj" rezistas nur la kongreso: la utileco de UEA draste reduktiĝis. Bedaŭrinde tiun reduktiĝon atestas ankaŭ la decido vendi la domon en Roterdamo por eviti bankroton, la manko de la delonge anoncita retejo, la duonjara malfruo de revuo "Kontakto" (proprieto de UEA) kaj lastatempa misfunkciado de la financa servo. Sola akurata servo ŝajnas la organo, redaktata en Moskvo.

[HeKo 806 7-C, 24 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0241 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0692 s s