Esperanta Civito

La Kapitula delegacio revenis el Afriko


Gec-anoj Manuela Blanco, Perla Martinelli, Giorgio Silfer revenis ĉi-nokte al Eŭropo, post kvar plenaj semajnoj da aktivecoj en Burundio, ĝenerale en Bujumburo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, sed ankaŭ kun gravaj eksterurbaj misioj, por "Heroldo de Esperanto" respektive SIPU.

"Estis eksterordinara sperto en verde paca lando, kiu profunde riĉigis min kaj aliajn por interkultura maturiĝo. Mi dankas la Esperantan Civiton pro ĉi tiu granda ŝanco, multe pli grava ol kongresumado" deklaris sen. Blanco, vickonsulino pri internaj aferoj, kiu spertis bonon kaj malbonon (inkluzive fastadon) dum la lasta Internacia Junulara Kongreso en Nederlando.

La du parlamentaninoj plu aktivos tuj en la naturamika Esperanto-Domo de Malago, kie jam postmorgaŭ okazos la ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro, kaj kie estas finredaktota la aprila numero de "Literatura Foiro".

[HeKo 807 4-C, 7 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0546 s s