Esperanta Civito

Roterdama mistero: sen dungoj, sed plu deficita


La rekapitalizo de la Universala per vendo de la roterdama domo daŭre prokrastiĝas (baldaŭ du jarojn). Samtempe spezkalkuloj kaj buĝetoj konstante deficitas, spite al la manko de dungoj, aŭ pagendaj salajroj.

La rezultoj de 2021 kaj de 2022 estis minimume deficitaj, praktike en egaleco. Tio esperigis por la postaj jaroj, sed la 2023a registrus deficiton de pli ol 50.000 eŭroj, kaj la buĝeto 2024 anoncas truon de 45.000 eŭroj. La mistero de Nieuwe Binnenweg estas tamen klarigebla, almenaŭ parte.

Unue, la nigraj ciferoj de la pandemiaj jaroj klariĝas per eksterordinaraj subvencioj de la nederlanda ŝtato, simile al tiuj de la franca por Greziljono. Ĉesis la pandemio (koincide kun la eko de la milito en Ukrajno) kaj la krano fermiĝis. Sed aliflanke kreskadas la kostoj: sinsekve, en eŭromiloj, 209 en 2021, 284 en 2022, 294 por 2023, 343 por 2024! Paralele, la ĉefa enspezofonto, nome la kotizaro, malkreskadas: 144 en 2021, 137 en 2022, 130 por 2023, 125 por 2024!

La produktado de UEA estas preskaŭ nula: neniu eldonaĵo, krom du periodaĵoj, jen tre kritikata jen tro malfrua. Financa katastrofo daŭre ŝvebas.

[HeKo 828 1-A, 12 dec 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0225 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0734 s s 
  Total: 0.0959 s s