Esperanta Civito

KCE reprezentas esperanton en ALTE

Publikaj institucioj, universitatoj, altlernejoj partoprenas per oficialaj delegacioj en la tria Internacia Konferenco de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo) hodiaŭ inaŭgurita en Kembriĝo: entute ili reprezentas tridek tri lingvojn. Kun la statuso de ALTE-membroj ĉeestas la delegitoj pri la angla, bulgara, dana, estona, eŭska, finna, franca, gaela, galega, germana, greka, hungara, itala, kastilia, kataluna, kimra, lecemburga, litova, latva, nederlanda, norvega, pola, portugala, rusa, slovena; kun la statuso de ALTE-asociitoj ĉeestas la delegitoj pri la ĉeka, esperanta, makedona, rumana, serba, skota, turka. Neniu alia lingvo estas akceptita en ALTE, ĝis nun.

Esperanton reprezentas ekskluzive, pere de gec-anoj Annette Muhlemann kaj Giorgio Silfer, Kultura Centro Esperantista. La kongresa libro donas apartan reliefon kaj al KCE kaj al nia lingvo, ĉar en la landolisto, kie situas nur unu institucio lokita en Svislando, oni grandlitere emfazas "esperanto" (kio okazas por neniu alia lingvo). KCE estas observanto ĉe ALTE ekde 2005, kaj en novembro 2007 ĝi atingis la rangon de "institutional affiliate". KCE organizas lingvotestojn pri esperanto, komisie de la Esperanta Civito, laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

La konferencon partoprenas kvincento da fakuloj el ĉiuj kontinentoj. Ĉe la inaŭguro salutis Hannu Takkula, vicprezidanto de la kultura komisiono ĉe la EU-parlamento: li emfazis, interalie menciante la samean, parolatan en Laponio, la regiono kiu lin elektis, la strebon de Eŭropa Unio por gardi la lingvan diversecon. Laŭ la sponsoraj markoj kaj la listo de prelegantoj, oni rimarkas malĉeeston de la Konsilio de Eŭropo, el kiu tamen originas KEFR.

La konferenco daŭras tri tagojn, kun pli ol 150 prelegoj, plej ofte en la angla, sed ankaŭ en la franca kaj aliaj eŭropaj lingvoj. En la fokuso estas la enmigrintoj, pro la ĉeftemo "La socia kaj eduka influo de la lingvotaksado".

[HeKo 349 9-B, 10 apr 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0597 s s