Esperanta Civito

Nilsson en la Memortago de Ĉiuj Pioniroj


Okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj, la Konsulo ricevis leĝoproponon de Bertil Nilsson, senatano de la verda grupo, aplike al la artikolo 8 de la Konstitucio. La komenco de la enkonduka raporto estas tute taŭga por la hodiaŭa festotago de Esperantio.

"Tiel longe, kiel ekzistis homoj, ili havis bezonon en aparta loko memori kaj honori siajn mortintojn, precipe tiajn, kiuj en la vivo servis al altaj idealoj kaj al siaj kunhomoj. Tia bezono kompreneble ne estas malpli granda inter esperantistoj.

Same kiel pri multaj aliaj aferoj la Esperanta Civito ankaŭ ĉirilate akceptas kiel devon laŭ sia eblo servi al la bezonoj de la esperanta popolo.

Kio estus pli deca ol ke tia loko havu sian situon en Svislando, kie Lazaro Ludoviko Zamenhof [forpasinta la 14an de aprilo 1917] siatempe volis loki centron por la homaranoj, kaj en urbo, kiu disponigas al la esperanta popolo unu el la plej grandaj bibliotekoj kaj arkivejoj, unu gravan kulturcentron esperantistan, kaj unu el la plej dignaj ejoj por tiu memoriga kaj honoriga celo?

La kremaciejo de Ĉaŭdefono estas monumento de la secesia stilo, unika en la mondo kaj de rara beleco. Ĝia arkitekturo radias etoson de soleno kaj ĝia modera grandeco donas senton de intimo. Ĝi estas malmulte uzata: 75% de la urnoj kaj niĉoj estas delonge vakaj."


La ideo de panteono de Esperantio rilatas al la flegado de la historio de la esperanta popolo. La nuno estas la futuro de la paseo, kaj la futuro estas la nuno kiu fariĝis paseo. Tiu panteono honoros la plej meritajn en Esperantio, sendepende de ilia eventuala civitaneco. Sed nur la gecivitanoj, apud la urnoj de la plej meritaj, rajtos mendi niĉon aŭ cenotafon. La leĝopropono antaŭvidas funebran ceremonion en Ĉaŭdefono, la 14an de Aprilo, aŭ en la plej proksima feritago, honore al la plej meritaj por la esperanta popolo: nur okaze de tiu ceremonio estos dediĉitaj eventualaj novaj urnoj. Similaj rememorigaj ceremonioj povos okazi samtempe ĉie en la mondo, laŭ libera iniciato de paktinta establo aŭ de individua civitano.

[HeKo 350 3-C, 14 apr 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0707 s s 
  Total: 0.0871 s s