Esperanta Civito

Saluto al la naŭa Meksika Kongreso


Estimata Prezidanto, Estimataj gekongresanoj,

En la nomo de la Esperanta Civito ni plej kore salutas la Naŭan Meksikan Esperanto-Kongreson, kiu estas samtempe kongreso de Meksika Esperanto-Federacio.

Antaŭ du jaroj MEF aliĝis al la Pakto, kaj kun plezuro ni konstatas, ke de tiam konstante kreskis la investado de paktintaj establoj en Meksiko. La eldono de lernolibro por hispanlingvanoj, kunlabore kun la kooperativo de Literatura Foiro; la organizo de esperantologia retkurso, kiu ĵus kulminis per la unua Meksika Esperantologia Tago, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista; la produktado de bela memormedalo por honori la 150an datrevenon de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, mendita de la Esperanta Civito ĉe meksika entrepreno; jen tri el pluraj iniciatoj kiuj montras la pozitivajn sekvojn de via aliĝo al la Pakto.

Ni ŝatus emfazi, ke la Civito estas subsidua al la paktintoj: vi estas en konsorcio kiu ne ordonas al vi kion fari, kaj ne traktas vin kiel internan parton de iu piramido kun verto en Europo, sed kiu proponas sian helpon al via societo, por kreskigi kvalite kaj kvante la meksikan Esperantion. La Pakto proponas, sed nur MEF disponas.

La opinio ke la membreco en la Pakto kontrastas kun aliaj asocioj estas falsa kaj misvojiga. Certe ne eblas aliĝi al la Pakto kaj samtempe aliĝi al organizo kiu ne respektas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. Sed tio ne estas via kazo, evidente.

Ne ekzistas kontraŭdiro inter la membreco en la Pakto kaj viaj rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio: se estus kontraŭdiro, oni proponus al vi eksiĝi de UEA, kion ni neniam faris aŭ faros; se estus kontraŭdiro, la prezidinto de UEA, la aŭstralia iama justicministro Kep Enderby, ne estus petinta la esperantan civitanecon kaj ne membrus en la Civita Kortumo; se estus kontraŭdiro, la Civita Parlamento rezolucius kontraŭ UEA, aŭ la Komitato de UEA rezolucius kontraŭ la Civito, sed neniu tiuspeca rezolucio ekzistas.

Ni esperas ke ĝuste Meksika Esperanto-Federacio kapablos profiti el la helpo kàj de la Pakto kàj de aliaj transnaciaj cirkvitoj. Pri la komunaj iniciatoj kadre de la Pakto, volonte ni ricevos viajn rimarkojn kaj konsilojn: ankaŭ tiurilate vi povos profiti la ĉeeston de d-ino Perla Martinelli, MEF-ano kaj membro de la Senato, bona konanto pri la situacio en Esperantio kaj pri la historio de Meksiko.

Estimata prezidanto, karaj gekongresanoj, ni deziras plenan sukceson al via programo. Vivu Meksika Esperanto-Federacio!

sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 352 4-C, 1 maj 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0567 s s