Esperanta Civito

Sen la Civito ne estus mondcivitanoj


"Sen la Esperanta Civito, la strukturo de AWC (Asocio de Mondcivitanoj) simple ne ekzistus." Tiel afrika Esperantiano komentariis la liston de direktoroj de tiu mondialisma asocio.  En Afriko fakte kvar el la kvin direktoroj havas la esperantan civitanecon: Adjévi Adjé (Togolando), Alfred Arthur (Ganao), Antoine Kouablan (Ebura Bordo) -- ili formiĝis en la unua Afrika Esperantologia Semajno en Lomeo; kaj Yacinthe Nicolas Badji (Senegalio), kiu kunorganizis la Literaturan Seminarion de la Esperanta PEN en Dakaro. La antaŭa direktoro por Benino, kiu pasintjare volis malpermesi al c-ano Badji okazigon de la Literatura Seminario, ne plu estas inter la direktoroj: la nomo de la forstrekito estas François Hounsounou. *

Ekster Afriko ekzistas nur du direktoroj. Tiu en Francio nomiĝas Bernard Henry. Li formiĝis en Kultura Centro Esperantista (lingve kaj kulture) kaj oficas kiel aktisto de la Kortumo de la Esperanta Civito. Krome li estas delegito en la Forumo por Feminisma Esperanta Movado. Do entute kvin direktoroj el sep havas la esperantan civitanecon.

Tamen strange: en la retpaĝo de AWC la esperanta civitaneco ne estas menciita en la biogramoj (dum oni emfazas la eventualan membrecon en UEA). Kial tiu cenzuro? Pri la retpaĝo ŝajnas responsi la ĝenerala direktoro por Eŭropo, Gerhard Hirschmann, kiu estis la malplej voĉdonita (do ne elektita) okaze de la ĵusa baloto por la renovigo de la Kongreso de la Popoloj.

* Estimata sinjoro Hounsounou,
per tio mesagho mi retiras la nomumadon por vi kiel
- AWC Regiona direktoro por Afriko, farita de mi je 18-a marto 2007
kaj mi retiras kaj nuligas la nomimadon por vi kiel
- AWC Esperanto- Direktoro por Benino, farita de mi je 18-a majo 2006
Tio estas bedaurinde kaj la lasta, ne facila pasho post multe da klopodoj miaj, ke vi restu en kolega, serioza rilato, spite dauraj neelhalteblaj supozoj, riprochoj, atakoj de vi, parte ankau publike farita de vi. Sub tio kondicho neniu povas kooperadi. Per tio konduto vi subfosis la kooperadon.
Mi devas zorgi pri tio, ke la Mondcivitana ideo kaj la konfido de la membraro de Mondcivitanoj Afrikaj kaj Benino, kaj en ligo al la Esperanto movado ne suferu domaghon. Tio estas malgaja decido, sed mi ne vidas alian solvon. Finfina kialo pro tio decido estas mia perdita konfido al daure bona, interkolega, zerioza komunikado kaj kooperado kun vi.
La aliaj projektoj, kiel
- lerneja projekto inter la sekundarlernejo en Barleben- Germanio kaj la gimnazio “La Fontain de Vie” und Lokossa kaj
- infanpatronadaj kontraktoj kaj la
- realigenda projekto por la lernejo “Jules Verstraeten” en Kodji kaj la
- personal rilatoj kun unuopaj homoj en Lokossa kaj aliloke
kuras ankau plue, ni trovos vojojn, organizi tion.
Dankon por via laboro dum la antaua, pli bona tempo de kooperado.
Salutas vin
Gerhard Hirschmann
AWC Mondcivitanoj- Direktoro por Esperanto (20 februaro 08)

fonto: http://groups.google.ch/group/esperanto-mondcivitano/

[HeKo 352 6-A, 3 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0607 s s