Esperanta Civito

ITK havus virtualan filion ekster Hungario

Laŭ gazetara komuniko de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ la Silvestra Balo en Internacia Festivalo organizita de Hans-Dieter Platz en Duseldorfo, debutis la nova esperanto-ekzameno de UEA. La ekzameno "ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj lingvaj kapabloj en la  niveloj B1, B2 kaj C1", do nur tri el la ses niveloj preskribitaj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.  

Aldone, "laŭ la regularo kontraktita kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en  Budapeŝto, Hungario, la skribaj taskoj estos korektataj tie fare de spertaj fakuloj, kiuj prizorgas la akredititajn samnivelajn ekzamenojn." Tio signifas, ke ne ekzistas aŭtonoma UEA-ekzameno, sed ekzameno de ITK kiun UEA povas duone organizi ekster Hungario kaj duone devas kompletigi (por la skribaj partoj) ĉe institucio neesperantista de la hungara ŝtato. Kompreneble tiuj ekzamenoj tute ne estas senpagaj, sed ĉar okazas "oferto" de egalranga mezurado, eble ekzistas kotizrabato... UEA antaŭvidas organizi siajn duonajn ekzamensesiojn dum internaciaj aranĝoj.

Pri nia lingvo kompletaj ekzamenoj, laŭ ĉiuj ses KEFR-niveloj, okazas nur zorge de Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito surbaze de direktivo Muhlemann. Laŭ kontrakto, jam de du jaroj la diplomitoj ĉe ITK en Hungario (kaj nur en Hungario) povas peti la ekvivalenton de la LTSEC-diplomo. Ekvivalenton ĉe KCE rajtas peti ankaŭ la diplomitoj de la landaj esperanto-institutoj, de ILEI kaj de aliaj institucioj. Tiamaniere, la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito ne surmetiĝas, sed integriĝas al la jam ekzistantaj ekzamenoj.

Pendas la demando pri la rilatoj inter UEA kaj ILEI, ĉar iliaj ekzamenaj sistemoj nun konkurencas inter si. Teorie UEA daŭre havas eĉ du, inter si ne kongruajn, ekzamensistemojn. Pro la malnova ILEI-sistemo (nur duŝtupa) UEA ne estas akuzebla pri malsufiĉa universaleco, dum pro la nova eblus akuzi ĝin pri eŭropigo kaj eĉ hungarigo (kvankam ankoraŭ ne laŭ la satira ĉefverko "Budapesta ekzameno" de Sándor Szathmári).

[HeKo 379 2-B, 9 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0572 s s