Esperanta Civito

Komitato Armand ne zorgos pri Viktor But

La Asocio de Esperantistoj en Taĝikio publike informis pri la aresto de unu el siaj membroj, s-ro Viktor But, pri kiu Douglas Farah kaj Stephen Braun verkis la libron "Merchant of Death" (Komercisto de morto), inspironte la filmon "Lord of War" (Militsinjoro), kun Nicolas Cage kiel protagonisto.

La landa asocio de UEA en Taĝikio ne kredas pri la akuzoj kontraŭ Viktor But, kiun prezidanto Firdaus Ŝukurov kaj estrarano Raĥmatov "memoras kiel aktivan, honestan kaj konsciencan esperantiston". La asocia membro de UEA (tia li estus, se li efektive membrus en AET) estis serĉata de Interpol jam de 2002, pro kontrabando de armiloj.

Kontrabando de armiloj eble ne lezas la statutan neŭtralecon de AET-UEA, sed certe ĝi estas kontraŭkonstitucia krimo ĉe la Esperanta Civito. En tia kazo Komitato Armand (por esperantistoj en prizono) eĉ ne malfermas dosieron.

[HeKo 389 6-C, 6 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0522 s s