Esperanta Civito

Lingvotestado tre sukcesa en Andaluzio

En Hispanio la unua lingvotesta sesio konforme al la Komuna Eŭropa Framo de Referenco tre sukcese okazis en Malago, kadre de la Hispana Kongreso de Esperanto, zorge de Kultura Centro Esperantista kaj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

La ekzamena komisiono konsistis el sen. Perla Martinelli kaj c-ano Andrés Martín. Kandidatiĝis dek unu personoj (ok viroj kaj tri virinoj). Unu persono retiriĝis antaŭ ol la ekzameno, la ceteraj trapasis ĝin sukcese.

Laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (direktivo Muhlemann), atingis la diplomon A.2 (fundamenta nivelo): Eduardo Iván Iriarte Gahete (cum laude), Alejandro Sanchez Postigo (cum laude), Antonio Fabián Jiménez Jiménez (cum laude), Francisco Javier Martín Gómez, Fátima Jiménez García. Kaj atingis la diplomon A.1 (enira nivelo): Carmen San-Segundo Cordero, Salvador Palma Daniel, Carlos Alberto Juan Moreno, Angel Robles Mata, María Expósito Martos.

La kandidatoj kiuj havas la esperantan civitanecon rezignis pri la 50% rabato je la ekzamen- kaj diplomkotizo, kiu tiel fariĝis dismo, konforme al direktivo Hiltbrand. La vickonsulo pri edukado gratulas al ĉiuj diplomitoj.

[HeKo 395 9-B, 10 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0573 s s