Esperanta Civito

Faraonoj kaj respublikaj ministroj

Ĉu la Registra Instanco povus akcepti la petskribon pri la esperanta civitaneco fare de persono oficiale agnoskita kiel psike malsana, t.e. ricevanta monatan pension de la ŝtato pro mensa invalideco? Tia estus la kazo de sviso, apartenanta al fama ĝeneva familio (la placo vidalvide al iama sidejo de Universala Esperanto-Asocio, tuj trans ponteto, portas la nomon de prapatro lia), kiu antaŭe nomis sin "reĝo" kaj nun "faraono", aŭ "Monsieur l'ambassadeur du futur sans pétrole", ĉar interalie li estas konvinkita ekologiisto.

La respondo estas simpla: la petskribo estas ricevebla nur se paktinta establo garantias por la petanto; sed se paktinto garantias, ĝi estas tuj ŝarĝebla per la kuratelo de tiu psike malsana homo, kun la koncernaj kostoj ene de la Esperanta Civito, konforme al la leĝo pri familia juro.

La kazo de la "faraono" memorigas tiun de la "ministroj de la esperanta respubliko". Kvankam la iniciatinto jam plurfoje pruvis sin obsedulo kun agresemaj inklinoj, neniu "ministro" ricevas pension pro mensa invalideco, sekve neniu el ili estas (ankoraŭ) komparebla al "Monsieur l'ambassadeur", el jura vidpunkto.

La "ministroj" estas nur malseriozaj, kaj la "ministriĝo" ne estas per si mem delikto: ĝi estas nur pligravigo de la malbona reputacio de la "ministroj"  kiuj distingis sin per aliaj agoj kontraŭ la Pakto por Esperanta Civito. La nomoj de ĉi tiuj "ministroj", kun la dokumentoj kiuj atestas pri iliaj agoj (ekzemple kontraŭ la paktinta establo TIETo en Lomeo, aŭ kontraŭ unuopaj afrikaj Esperantianoj), estos transdonitaj al koncernaj instancoj, por ke ili estu konataj kaj adekvate traktataj.

[HeKo 398 5-C, 30 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0565 s s