Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro resurektos?

Dum la lastaj jaroj la Naturamika Semajno organizata de Kultura Centro Esperantista en Grindelvaldo (Bernaj Alpoj) estis la sola konstanta iniciato en ĉi tiu kampo; des pli ke TANEF ne plu ekzistas kaj la periodaĵo "La migranto" ne plu aperas.

Malgraŭ siaj kvante modestaj rezultoj, la Naturamika Semajno sukcesis arigi kelkajn personojn, kiuj pretus relanĉi la Esperantan Naturamikaron, inkluzive de bulteno, al kiu c-ano Francisko Degoul, agnoskita gvidisto, jam promesis konstantan kunlaboron.

Multaj detaloj estas difinendaj, sed la aktivuloj ŝajnas orientitaj fondi la societon en Hispanio, kaj tie registri ĝin. Se jure ĝi estos hispana, organize Esperanta Naturamikaro referencos al la naturamika domo en Grindelvaldo.

Grindelvaldo tamen ne havos monopolon: jam ĉi-monate c-ano Degoul esploros ankaŭ pri alia montardomo, en la lucerna kantono.

[HeKo 399 1-B, 5 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0588 s s