Art. 13 de la Konstitucia Ĉarto — Leĝodona povo
- La leĝodona povo apartenas al la Parlamento kaj, laŭ ties delego, al la Konsulo por la aplikaj aktoj.
- La Parlamento konsistas el du branĉoj: Forumo kaj Senato.
- La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento.
Art. 14 de la Konstitucia Ĉarto — Forumo
- La Forumo estas la pariteta asembleo de la paktintaj establoj.
- Ĉiu establo aliĝinta al la Pakto rajtas esti reprezentata en la Forumo fare de maksimume du voĉrajtaj civitanoj, kiuj tamen esprimas entute unu voĉon, kaj rajtas reprezenti maksimume unu paktinton.
- La Forumo kunvenas en ordinara sesio unu fojon jare, kaj en eksterordinara sesio laŭ peto de almenaŭ unu sesono de la paktintoj.
- La Forumo havas la nedelegeblan povon:
- akcepti novajn paktintojn;
- decidi pri propra reglamento;
- proklami la rezultojn de la elektoj por la Senato.
Art. 16 de la Konstitucia Ĉarto — Senato
- La Senato estas la proporcie reprezenta asembleo de la voĉrajta civitanaro.
- Ĉiu civitano atinginta la 25an aĝjaron estas kaj elektanto kaj elektebla; inter 18 kaj 25 estas nur elektanto.
- La Senato kunvenas en ordinara sesio ĉiun sesan monaton, tuj post la Forumo se komence de la mandato.
- La laborojn de la Senato gvidas propra reglamento.
Forumo de la Esperanta Civito
| Establo | Lando | Forumano |
|---|---|---|
| Esperanto-Societo Sukceso | Bulgario | – Aleksandar Holevitch |
| Heroldo de Esperanto | Svislando | – Herman Deceuninck – Giorgio Silfer |
| Kultura Centro Esperantista | Svislando | – Giuseppe Pranzo Zaccaria |
| Literatura Foiro | Svislando | – Giacomo Comincini |
| Esperantista Domo de Kulturo | Bulgario | – Dimitrinka Kateva – Ivaniĉka Maĝarova |
| ASSI Scout | Italio | nomumota |
| Kooperativo de Literatura Foiro | Svislando | – Marc Hiltbrand |
| Itala Interlingvistika Centro | Italio | – Cristina Stefani – Marco Picasso |
| Esperanta PEN-Centro | Svislando | – Georgi Mihalkov |
| Kotdivuara Esperanto-Asocio | Eburio | – Antoine Kouablan |
| Esperanto Poitou-Charentes | Francio | – Patrick Boursicot |
| Kooperativo Esperanto-Amikaro | Venezuelo | – Mayra Núñez Hernández – Nancy Aquino Acevado |
| Societo Internacia por Paco Universala | Burundio | – Libéré Mudende – Frederiko Nimubona |
| Hilelista Esperanto-Komunumo | Kanado | – Raymond Brisebois |
| Societo Solidareco Bona Volo | Kongolando | – Alphonse Waseka |
| Feminisma Esperanta Movado | Svislando | – Roland Eriksson |
| Studenta Esperanta Ligo | Italio | – Prosper Ntuzwenimana |
| Esperanta Naturamikaro | Hispanio | – Antonio Vazquez – Carlos Spinola |
| Fajszi Amika Rondo | Hungario | – Peter Szilvássy |
| Islama Esperanta Klubo | Burundio | – Annas Ahishakiye – Shabani Muruta |
| Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uviro | Kongolando | – Sylvestre Mogumbekere |
| Afrika Esperanto-Instituto | Burundio | – Jean-Sacha Barikumutima – Janvier Ndericimpaye |
| Civila Esperanta Servo | Burundio | – François-Mauriack Nunda – Claudiu Raúl Doda |
Senato de la Esperanta Civito
| Grupo | Senatano | Ĉefa(j) eduklingvo(j) |
|---|---|---|
| Verda | Lorena Bellotti | itala |
| Verda | Charlotte Florence Batuseka | franca |
| Verda | Manuela Blanco | kastilia |
| Verda | Oriane Condé | franca |
| Verda | Giorgio Di Nucci | itala |
| Verda | Rubèn Fernández | kastilia, kataluna |
| Verda | Alessio Giordano | itala |
| Verda | Antonio Justicia | kastilia |
| Verda | Miroslava Kirova | bulgara |
| Verda | Perla Martinelli | itala |
| Verda | Laura Miller | angla |
| Verda | Fernando Pita | portugala |
| Verda | Hubert Michael Schweizer | germana |
| Blanka | Anna Bartek | hungara |
| Blanka | Lucien Kagina | runda, franca |
| Blanka | Abdoulrahman Bukuru | runda, franca |
| Blanka | Tihomir Lovriĉ | kroata |
| Blanka | Honoré Sebuhoro | franca |
| Blanka | Kalle Vilbaste | estona |