Estas preta la ŝlosila alparolo por la unua Konferenco de la Verdanoj, komisiita al c-ano Giorgio Silfer, kiu distingas en ĝi sep temojn, pri kiuj povas esti diverĝoj en la civitanaro kiu elektis gesenatanojn per la Verda Listo ĝis nun: detaloj pri la temaro estos legeblaj en aparta paĝo de ĉi tiu retejo; ĉi-sube la tre sinteza prezento.
Temo 1: Deklaro de la Nova Maldekstro. Tiu deklaro en 2001 movis la akson de la klasbatalo al la civilaj rajtoj. Ĉu aktualigenda?
Temo 2: Sinteno rilate al Internaciaj Organizoj. Superi la naciŝtatan framon de la internaciaj organizoj, favore al la popoloj sen ŝtato. Kia strategio nun kaj poste?
Temo 3: Nuntempaj militoscenaroj. Diskuto pri geopolitikaj ekvilibroj kaj la rolo de Esperantio.
Temo 4: Struktura evoluo de la Esperanta Civito. Kia strategio, precipe en rilato kun komunikado?
Temo 5: Ekspansio de la Esperanta Civito. La kvanta kresko de la civitanaro pasas tra la establoj, per membriĝo aŭ abono. Kio plu?
Temo 6: Sinteno rilate al la tradiciaj esperanto-movadoj. Kiel eblus evoluo?
Temo 7: Familio kaj seksa orientiĝo. Inter etikaj premisoj kaj sociaj prioritatoj.
La konferenco okupos parton de la 29a kaj la 30an de decembro.