En la franca Schulz anoncis sian rezignon
La simptomoj de malfortiĝo de la angla lingvo en EU pli kaj pli evidentas, post la starto de la brita secesio.
La simptomoj de malfortiĝo de la angla lingvo en EU pli kaj pli evidentas, post la starto de la brita secesio.
Aliĝante kiel Vickonsulo de la Esperanta Civito al la movado Viroj kontraŭ Vira Violento (VVV) mi volis atesti la engaĝon, personan kaj de Esperantio, por celo prioritata en la nuntempa feminismo: la lukto kontraŭ perforto al feminoj — de knabinetoj ĝis kadukaj virinoj, pasante tra la meza aĝo, kie plej oftas feminicidoj.
La skandalgazeto “Libera Folio” torpedas la iniciaton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Afriko. Esplorante la oficialajn aktojn de la projektoj Erasmus Plus ĝia redaktoro Kalle Kniivilä malkovris, ke la ĉefa organizanto de la Internacia Junulara Kongreso venontjara en Togolando estus Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam UTE mem negis kaj plu negas sian envolviĝon.
Kiel ni antaŭvidis, la aliĝo de Turkio al Eŭropa Unio fariĝas pli kaj pli malprobabla. Hieraŭ la EU-Parlamento decidis haltigi la procezon de aliĝo, per 479 voĉoj kontraŭ 37 kaj 107 sindetenoj.
Nefermita letero al la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Unuiĝo Togolanda por Esperanto rimarkas, ekde pluraj jaroj, ke UEA surtretas ĝin. Ekzemploj inter aliaj estas:
La ĵusa numero 2265 de “Heroldo de Esperanto” dediĉas du paĝojn al la debato interna al Universala Esperanto-Asocio, praktike anstataŭante la stumble kaj stumpe malfruan organon de la asocio. Ŝajnas reveni al 1937, kiam HdE fariĝis la gazeto de Internacia Esperanto-Ligo…
Pli kaj pli da mono elspezota de ekster Afriko por sukcesigi kongresojn en Afriko dum la venontaj monatoj.
Helpe de sia norda legacio la Esperanta Civito planis en Upsalo transnacian simpozion pri homaranismo, okaze de la centa datreveno de la forpaso de la Majstro. Pro diversaj malfacilaj cirkonstancoj, la simpozio estas definitive translokita al Latvio, komence de julio 2017, koincide kun la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, tempe kaj loke.
Okaze de la arĝenta jubileo de Esperanta PEN-Centro, la Universitato de Malago (Hispanio) invitis c-anon Giorgio Silfer prelegi en la kastilia al studentoj kaj profesoroj pri la temo “La originala literaturo en esperanto: fenomeno fascina”. La ĉeesto en la prelego estos kredite kalkulebla por la studentoj.
La krizo de la revuo “Esperanto” pli kaj pli pezas sur la ŝultroj de prezidanto Mark Fettes, kiu baldaŭ havus eĉ tri redaktorajn skalpojn en sia ĉasosako: Stano Marĉek, kiun li tuj maldungis je sia prezidantiĝo; Fabrício Valle, kiu post diversaj premoj kaj kritikoj inter 2014 kaj 2015 mem anticipis drible la p
Laŭ invitoj de la lokaj esperanto-societoj prof. Giorgio Silfer prelegis en Helsinko la 15an kaj en Talino la 19an de novembro 2016. En ambaŭ okazoj ĉe neesperantista institucio: la internacia kulturcentro Caisa, respektive la nacia biblioteko de Estonio.