Debato pri genro kaj religio en la PEN-mondkongreso
Propono modifi la Ĉarton de PEN Internacia kaŭzis interesan debaton en la hieraŭa Asembleo de la delegitoj, kie intervenis ankaŭ la reprezentanto de la esperanta literaturo, c-ano Giorgio Silfer.
Venas tra la reto (do ankaŭ bitoke) la lasta torpedo kontraŭ la sendependeco de TEJO. Pafas Edwige Ackermann el Triesto, komitatano de UEA por Itala Esperanto-Federacio. El kio oni povus dedukti ke ankaŭ italoj preparas sin por sekvi la linion indikitan de Osmo Buller.
Esther Vallado el Gijón (Asturio) estas la nova ĝenerala sekretario de Internacia Junularo de Naturamikoj (IYNF). Ŝi jam survojas al Prago, kie situas la Centra Oficejo de la junulara sekcio de NFI, dum la Naturamika Internacio situas en Vieno.
Zeki Ergas, sviso el turka deveno kaj ŝabatista familio, estas verkisto kaj publicisto aktiva en la Pac-Komitato de PEN Internacia.
Nova membro de Esperanta PEN-Centro, d-ro Ergas inaŭguros la iniciatojn okaze de la arĝenta jubileo de la Esperanta PEN, fondita en novembro 1991 fare de Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.
La entrepreno “Sociedad de las Indias Electrónicas”, ĉefa piliero de la “Grupo de Cooperativas de las Indias”, kies membroj estas esperantistoj, konstruas por Sociala Grupo Lexus la tutan retan sistemon de “Heroldo de Esperanto”, kiu konsistos el tri eroj:
Fabrício Valle, direktoro de Sociala Grupo Lexus, kadre de la programo de la 10a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, prezentos en ĝeneralaj trajtoj la novaĵojn pri la jarkolekto 2017 de “Heroldo de Esperanto”, la unua post la du jardekoj ĉe LF-koop.
Ambaŭ grupoj estas internaciaj.
La longa felietono de la sendependiĝo de TEJO atingas la lastan ĉapitron: la membraro de UEA, en maniero heterogena por ne diri heteroklita, referendumas pri statutreformo kiu ratifas la jam aprobitan reformon de la TEJO-statuto.
La Verda Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2016, kun la slogano “Por Civito laika, progresema, ekologia”, kaj subslogano “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito”. Ĝia simbolo estas “Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj”.