Afrika kongreso kun kvar afrikaj komitatanoj

HeKo 653 6-A, 31 jul 17

Laŭ la listo anoncita de la ĝenerala sekretario, kvar afrikanoj sidos kiel ordinara reprezentanto en la gvida instanco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsidonta en Afriko post semajno. Inter ili, nur tri efektivaj, kaj unu anstataŭanto: tio signifus ke, malgraŭ intensa strebo, TEJO havas maksimume tri aktivajn landajn sekciojn en Afriko.

Per Baroncelli startis Esperantologia Fakultato

HeKo 652 9-B, 24 jul 17

D-ro Leonardo Baroncelli estis la unua lekciisto en la hieraŭa, unua tago de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista kun la apogo de la Esperanta Civito. Eksambasadoro en Kinŝaso kaj diplomato ĉe UN en Novjorko, d-ro Baroncelli pritraktis geopolitikon, kun specifa rilato al la historio kaj rolo de Unuiĝintaj Nacioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.