Printempa numero 2013 de "Literatura Foiro"

HeKo 531 4-B, 29 apr 13

Tri poemoj de Lenke Szász (premiitaj en la pasintjara literatura konkurso EKRA) kaj rakonto de Julian Modest estas en la rubrikoj pri la originala esperanta literaturo de la aprila numero (262) de “Literatura Foiro”, kiu proponas ankaŭ eseon de Carlo Minnaja pri Miyamoto Masao, okaze de ties centjariĝo, kaj recenzon de Till Dahlenburg pri la poemaro “Maturaj meditadoj” de Dimitrije Janiĉiĉ.

Ses definitive akceptitaj por verkista ateliero

HeKo 531 3-B, 27 apr 13

Rigora selektado de la partoprenontoj en la 4a Ateliero pri verka kaj redakta kreivo, organizota de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, 9-14 julio 2013. Estas definitive akceptitaj gec-anoj Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack Zedong, Dieter Rooke kaj f-ino Polina Kalnickaja.

Pli ol tri mil vizitoj tage en esperantio.net

HeKo 530 2-C, 12 apr 13

Nia retagentejo ŝajnas la plej legata en Esperantio, superante pli kaj pli ofte la sojlon de tri mil vizitoj tage. La rezulto ne dependas de polemikaj forumoj kiujn sekvas farnientuloj, nek de sensaciaj titoloj trompantaj la legonton. Simple, pli kaj pli da homoj konscias pri la objektiveco de nia informado, kaj ke multaj aktualaĵoj el Esperantio legeblas nur en HeKo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.