Silfer kaj Tresoldi prelegas en IJF
D-roj Giorgio Silfer kaj Roberto Tresoldi estas la ĉefaj prelegantoj en la Internacia Junulara Festivalo kiu disvolviĝas en Ostuno (Apulio) dum la paska semajno, per la organizo de Itala Esperantista Junularo.
D-roj Giorgio Silfer kaj Roberto Tresoldi estas la ĉefaj prelegantoj en la Internacia Junulara Festivalo kiu disvolviĝas en Ostuno (Apulio) dum la paska semajno, per la organizo de Itala Esperantista Junularo.
La 44an jarkolekton de la kultura revuo “Literatura Foiro” inaŭguris la februara numero (261) per la debato inter la literatura Nobel-premiito Mario Vargas Llosa kaj sociologo Gilles Lipovetsky pri la relativaj meritoj de la “alta” kaj “amasa” kulturoj en la nuntempa mondo.
Lasta prelego de d-ro Endre Dudich, okaze de la hieraŭa literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Prezidis la kunordiganto de FAR, c-ano d-ro György Nanovfszky.
Du teatraj novaĵoj el la esperanto-literaturo okaze de la 27a de Marto – la Internacia Teatro-Tago.
En dato 18 marto 2013 s-ro Martin Markarian klopodis kontakti la Pasvortan Reton aŭ/kaj la Esperantan Civiton. Kvankam tio estus tre facila (sufiĉus klaki la klare indikitan lokon, ĉu en la enirpaĝo de Pasvorta Reto ĉu en la enirpaĝo de la Civita organo, HeKo) lia mesaĝo iris samtempe kaj unuafoje al kvar adresoj, el kiuj tri ne ekzistas.
Dudek tri personoj estis akceptitaj por la prepara kurso al la 4a Afrika Esperantologia Semajno, okazonta en Buĵumburo (Burundio) 18-22 novembro 2013, zorge de la paktintaj establoj KCE kaj SIPU. Ili estas gecivitanoj:
Onidire sufiĉis skribi kiel adreson “Bojĉo Mladenov, Bulgario” kaj la letero atingis lin. Aŭ sendi bildkarton al Bojĉo Mladenov, Varna — kaj ĝi same atingis lin, Bojĉo Mladenov en Vraca. Bojĉo el Vraca, neniam laca… Se Esperantio havus maskon de la arta aŭ improviza komedio, ĝi nomiĝus Bojĉo.
Helpe de Aleksandro, studento en lombarda universitato, Pasvorta Reto funkcias jam de tri tagoj kaj havas ankaŭ propran Facebook-paĝon. Dum ĉi tiu eksperimenta fazo iom post iom esperantiĝas ĉiuj instrukcioj en la retejo, laŭ la ofteco de ilia uzado; difiniĝas la ofertoj; prepariĝas la reglamento kaj la ĉeklibretoj; kreskas la nombro de la retanoj.
“Libera Folio” naskiĝis en 2003 kiel neoficiala organo de la opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio, subtene al la bullerismo kaj kontraŭ la tiama prezidanto de UEA. La rekta interkonsento de la UEA-estraro kun s-ro Osmo Buller, kiu printempe 2004 rekondukis lin al Roterdamo ĝis pensiiĝo, drivigis ĝin al la malnobla rolo de skandalgazeto.