TEJO malkontenta pri la Centra Oficejo
Leviĝis voĉoj de forta malkontento pri la Centra Oficejo (kaj pri UEA entute) ene de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsidanta en Badajozo (Hispanio) la pasintan aŭguston.
Leviĝis voĉoj de forta malkontento pri la Centra Oficejo (kaj pri UEA entute) ene de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsidanta en Badajozo (Hispanio) la pasintan aŭguston.
“Se en urba administracio oficisto, eĉ se la urbestro, simile ŝanĝus decidon de la urba parlamento, tiu estus tuj maldungita. Tia malrespekto de klara decido okazis en tiu ĉi kazo. Nun vi, Martin [Schäffer], kiel la Ĝenerala Direktoro respondecas pri la ordigo de la afero”.
La interesa “Historio de la Akademio de Esperanto” de c-ano Carlo Minnaja dediĉas atenton ankaŭ al instanco de la Esperanta Civito, nome la Lingva Komitato de Esperantio. Temas pri referenco al la 13a (lasta) ĉapitro de la pli ol 300-paĝa verko. Jen la koncerna artikolo, preciza kaj objektiva:
Tuj post la tria eksperimenta kurso pri tradukarto (8-14 julio 2019) Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono proponos atelieron pri proza verkado (15-21 julio 2019), sub la gvido de prof. Giorgio Silfer.
Estas presata la oktobra nomero (295) de la revuo “Literatura Foiro”, redaktata en Eŭropo kun valoraj kontribuoj ankaŭ el aliaj kontinentoj. Krom la akurateco, rimarkindaj estas la femina partopreno, la kreskinta paĝokvanto, la grafiko kaj evidente la enhavo.
En recenzo de Gerrit Berveling [ĵus aperinta en “La Balta Ondo”] mi legas la jenan eraron: “Libro, en kiu Jorge Camacho silente preterirus kolegon Minnaja, impresus vere apokrifa: jam delonge ilia intermalamikiĝo fariĝis konata temo en nia literaturo.”
“Mi devas manifestacii min malfavore al tio, kio estas laŭ mia percepto la sinteno per kiu TEJO kaj UEA rilatas al tiu ĉi revuo” ĵus deklaris publike Rogener Pavinski, la brazila ĉefredaktoro de “Kontakto”, okaze de la eldono de la aŭgusta numero 2018.
La struktura deficito, nome la konstanta ĉiujara negativa saldo en la spezkalkulo, hantas kaj UEAn kaj TEJOn en praktike egalaj proporcioj: ambaŭ asocioj elspezas kvar eŭrojn kontraŭ ĉiuj tri enspezataj, proksimume.
Por 2019 la internacia abontarifo de “Literatura Foiro” restas 0,60 spesoj jare, egalaj al 54,- svisaj frankoj, malgraŭ la plimultiĝo de la paĝoj kaj plialtiĝo de la poŝtaj kostoj.
Koincide kun la somerfino rekomenciĝas la literatura kafejo en Budapeŝto. Hodiaŭ ĝi estis dediĉita al la jarkolekto 2018 de la revuo “Literatura Foiro”.
Laŭ la art. 23 de la Senata Reglamento la Konsulo vokas al senatokonsulto pri nova leĝopropono, subskribita de senatanoj Bartek (Blanka grupo), Conde Rey (Verda grupo), Karibe (Verda), Kirova (Verda), Mihalkov (Blanka), Mushosi (Blanka) kaj Silfer (Verda). Raportisto: Giorgio Silfer.
En plena aŭlo de prestiĝa loka instituto ĉe la ĉefa avenuo de Malago, kulturaj kaj politikaj aŭtoritatoj aŭskultis ĉi-vespere la hispanlingvan prelegon de la Konsulo de la Esperanta Civito, pri la estonta lingva situacio en Eŭropa Unio post la brita secesio.