UEA-membraro ne kreskis, malgrau granda UK
Laŭ la oficiala raporto de la Estraro, Universala Esperanto-Asocio en 2015 perdis cent membrojn: la tuta anaro (de UEA plus TEJO) atingis 14.716 sume.
Kun tricento da partoprenontoj probable la 52aj Baltiaj Esperantaj Tagoj en Birštonas (Litovio), 2-10 julio 2016, listiĝas kiel la kvante plej sukcesa esperanto-aranĝo de la nuna kongresa sezono, post UK kaj eble IJK. Kaj kvalite ĝi povus ilin konkurenci kaj eĉ superi, simile al ARTE en Budapeŝto, 31 julio-4 aŭgusto 2016.
Esperanto-Gården haltigis sian per- kaj prilingvan aktivecon (verdire ne tre grandan) por transformiĝi al gastejo por azilpetantoj, atende al la granda ondo el Proksima Oriento.
Kiam d-ro Mark Fettes fariĝis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ tri jaroj, liaj asocianoj plejparte pensis pri nova epoko. Efektive, post ses jaroj sub Daŝgupta kaj pli fruaj ses sub Corsetti, la espero pri malregreso (kio jam ne signifus progreson) ŝajnis pli ol pravigebla.
Kiom longe ekzistos ankoraŭ esperanto-ekzamenoj (kaj diplomoj) ĉe ITK en Budapeŝto, al kiu estas kuplita la UEA-ekzameno nuntempa (konkurenca al tiu oficiala de ILEI)? Kaj kun kia valoro? Ne longe ankoraŭ.
Antaŭ cent jaroj la disĉiploj kunigis la lecionojn de Ferdinand de Saussure en libro, kiu iĝis fundamento de la ĝenerala lingvistiko. Kiam la libro aperis, nia lingvo estis preskaŭ tridekjara: Saussure sciis pri ĝia ekzisto, interalie ĉar lia frato René dediĉis al ĝi gravan parton de sia vivo.
Denove altiĝas la temperaturo ĉirkaŭ la kongreso kiun UEA strebas okazigi en Afriko, nun en Tanzanio, post la retiriĝo de roterdame fidelaj burundianoj.
La kulturdomo de Leányfalu, kies vicdirektorino parolas esperanton, gastigos la lastan tagon de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 4 aŭgusto 2016.
“La originala literaturo en esperanto” estas la temo de la Studa Sabato okazonta ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito (Solidaritetshuset, Stokholmo), 18 junio 2016, laŭ la horaro 9h30-12h00 kaj 14h00-17h00. La studon gvidos la kunaŭtoro de la furora verko “Historio de la esperanta literaturo”, prof. Giorgio Silfer.
La Esperanta Civito relanĉas nian lingvon kadre de la Internacia Civila Servo (ICS), per la starigo de specifa laborgrupo: Civila Esperanta Servo, kunordigata de c-ano Claudiu Raul Doda. Tiucela dekreto pretas por la subskribo de la Konsulo, kiu nur atendas eventualajn rimarkojn de la subjektoj koncernataj de la dekreto mem.
La unua intensiva kurso pri la esperanta literaturo en Andaluzio ekos lundon 30 majo 2016, koincide kun la datreveno de la fondo de LF-koop, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Ĝi daŭros kvin tagojn sinsekve kaj disvolviĝos ĉiutage de 16h00 al 19h00.