Telematike inaŭgurata la redakcio de Arcadia
Kunsidis la unuan fojon hodiaŭ, inter du horzonoj, la redakcio de la naskiĝanta revuo Arcadia.
Kunsidis la unuan fojon hodiaŭ, inter du horzonoj, la redakcio de la naskiĝanta revuo Arcadia.
La skizo de strategia laborplano aperinta en la organo de la Universala estis draŝita de la bulleristoj (Kniviilä, Moleón ktp) kaj la emerita direktoro mem ĵus denuncis “la intelektan bankroton, kiu manifestiĝas, ekzemple, en la ĉeso de la eldona agado de UEA kaj nun laste en la subnivela kaj parte eĉ infaneca skizo de la strategia laborplano”; sed kion opinias la raŭmistoj?
Per la junia numero (2367) “Heroldo de Esperanto” komplete reakuratiĝis: la informa organo de Kultura Centro Esperantista montras la viglecon de sia transnacia teamo, kiu produktas interesajn artikolojn kaj disvastigas novaĵojn, kontribuante al la travideblo de Esperantio.
Fajszi Amika Rondo kaj la orienta legacio de la Esperanta Civito lasos ĉi-monate la lokalon en avenuo Thököly, Budapeŝto, por alia ĉefurba sidejo, inaŭgurota fine de septembro 2025; konsekvence la legacio estos fermita dum preskaŭ tri monatoj, sed ĝi restos perkoresponde funkcianta.
Hodiaŭ kunsidas en Malago, kun telematikaj partoprenoj, la Kapitulo de la Esperanta Civito, sub la prezido la Konsulino, sen. Lorena Bellotti: en la tagordo plej abundas la internaj temoj, kiel nemoveblaĵoj, arkivoj kaj informadiko.
La bullerisma opozicio, kies voĉtubo estas nordeŭropa retgazeto, draŝas la strategiajn planojn de UEA, tamen neniam prezentante propran alternativan planon, des malpli kandidatojn al la nova estraro de la Universala; ankaŭ ĉar la plimulto de la opoziciuloj ŝajnas ne plu pagi sian membrokotizon.
Laŭ delego de la Konsulino, Lorena Bellotti, la vickonsulo pri sekureco, Rubeno Fernández, estas censanta ĉiun retadreson en la domajno esperantio.net: la pasintan semajnon ĉiu adreso ricevis tiucelan enketan cirkuleron kun la afabla peto deklari kelkajn informojn.
En la maja numero 2365 de “Heroldo de Esperanto”, jam atinginta la abonantaron, aperas tri artikoloj de c-ano Marek Bamberski, kiujn la redakcio komentarias per la sekva artikolo.
La jam kronikaj interslava kaj interŝemida militoj deturnas la atenton interalie de la konflikto en la provincoj de Kivuo, najbaraj al Ruando kaj Burundio, kvankam ĉi-jare la situacio evoluas al malstabileco kaj malsekureco en la regiono, kie situas relative fortaj esperanto-komunumoj.
La 30an de majo 1980, en la sama jaro de la Manifesto de Raŭmo, dek-kelkaj esperantistoj el Italio, Svislando, Francio, Belgio kaj Finnlando fondis en Ĉaŭdefono la kooperativon de Literatura Foiro (LF-koop), aksitan sur la literatura rondo La Patrolo, el kiu grandparte konsistis la redakcio de la revuo.
La lastaj dek du monatoj alportis al nia lingvo ion nove kaj alion arkaike. En la dua kategorio situas la tekstaro prizorgata de Bertilo Wennergren per la mono de Esperantic Studies Foundation jam pli ol du jardekojn.
Hieraŭ la emerita Konsulo, c-ano Riichi Karibe, akceptis en sia hejmo viziton de c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, loĝonta dum duona jaro en la pacifika areo.
La emerita Konsulo relative bonfartas kaj kun ĝojo ricevis donacojn de la Kapitulo, kiuj bondezire rememorigas lian aktivecon, laste la Parlamentan sesion en la urbodomo de Salo, apud la Garda Lago.