En Malago nia plej granda biblioteko de Andaluzio

HeKo 532 1-B, 8 maj 13

Pli ol du mil unuoj de esperanta kaj interlingvistika biblioteko estas stokataj survoje al la Esperanto-Domo en Malago. Ili devenas el plej diversaj donacintoj, precipe en Svislando: Anna Bartek, Renata Filali, KCE, LF-koop, Perla Martinelli, Giorgio Silfer… La livero de la stoko devus esti kompleta okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, meze de oktobro 2013.

Printempa numero 2013 de "Literatura Foiro"

HeKo 531 4-B, 29 apr 13

Tri poemoj de Lenke Szász (premiitaj en la pasintjara literatura konkurso EKRA) kaj rakonto de Julian Modest estas en la rubrikoj pri la originala esperanta literaturo de la aprila numero (262) de “Literatura Foiro”, kiu proponas ankaŭ eseon de Carlo Minnaja pri Miyamoto Masao, okaze de ties centjariĝo, kaj recenzon de Till Dahlenburg pri la poemaro “Maturaj meditadoj” de Dimitrije Janiĉiĉ.

Ses definitive akceptitaj por verkista ateliero

HeKo 531 3-B, 27 apr 13

Rigora selektado de la partoprenontoj en la 4a Ateliero pri verka kaj redakta kreivo, organizota de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, 9-14 julio 2013. Estas definitive akceptitaj gec-anoj Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack Zedong, Dieter Rooke kaj f-ino Polina Kalnickaja.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.