ENa pli forta kaj motivita
Per la enveno de novaj kadroj Esperanta Naturamikaro firmigis sian strukturon, okaze de la hodiaŭa ordinara Asembleo en Malago: c-ano Antonio Vázquez fariĝis la nova kasisto, post s-ino Abad, demisiinta pro malsano; c-ino Alicia Marfetán eniris la Komitaton kiel responsa pri ekskursoj; kaj c-ano Andrea Lago anstataŭas s-ron Palma kiel revizoro.