Rimarkindoj post la UEA-elektoj

HeKo 535 1-A, 24 jun 13

Apenaŭ iom pli ol kvarono de la individua membraro interesiĝis pri la ĵusaj elektoj de la B-komitatanoj de Universala Esperanto-Asocio. Teorie en la Komitato la dekmilo da asociaj membroj restas superreprezentataj kompare kun 4.400 individuaj membroj, ĉar la proporcio estas proksimume dek je unu; tamen praktike eĉ ne 1.200 voĉoj pruvas ke la afero ne estas misproporcia.

Domflegado je mil metroj

HeKo 534 5-B, 16 jun 13

Ĉi-semajne ekos en Ĉaŭdefono ĝenerala flegado de la Esperanto-Domo, zorge de Fondumo Pro Esperanto kiel regio kaj plenume de c-ano Marek Bamberski. Kadre de sia ofico de domestro iomete helpos ankaŭ sen. Dieter Rooke. La projekto celas la renovigadon de ĉiuj persienoj kaj la riparon de multaj fenestroj. La laboroj daŭros du ĝis tri semajnojn.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.