"TEJO Tutmonde" likvidota?
Fondite de Andy Künzli en la 1980aj, la gazeto “TEJO Tutmonde” proksimas al sia morto, sed ne pro la “cupio dissolvi” karakterizanta ĝian fondinton jam de du jardekoj.
TT aperadis kiel papera informilo de la junulara organizo inter 1983 kaj 2010. Dum la postaj jaroj ĝi fariĝis parto de “Kontakto”, sub la redakto de Massimo Ripani, italo loĝanta en Ĉuvaŝio.