Interpelacio pri afrika senatano
Preamblo
Sen. Dieter Rooke (Ruĝa grupo) demandis pri la rilatoj inter la kvestoro kaj sen. Alphonse Waseka (Verda grupo), koncerne lian nepartoprenon en la senata sesio de oktobro 2012 en Malago.
De jure
Preamblo
Sen. Dieter Rooke (Ruĝa grupo) demandis pri la rilatoj inter la kvestoro kaj sen. Alphonse Waseka (Verda grupo), koncerne lian nepartoprenon en la senata sesio de oktobro 2012 en Malago.
De jure
Esperantista Domo de kulturo ” D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrad, okaze de la 150-jariĝo de fama bulgara verkisto Aleko Konstantinov (1863-1897), anoncas konkurson por traduko de fragmento el lia plej populara verko “Baj Ganjo Balkanski” el la bulgara en esperanton.
Danke al nerekandidatiĝoj kaj mortoj nur naŭ el dek kvin elirantaj membroj rekandidatas por la Akademio de Esperanto, okaze de la nuna renovigo de la triono, por la mandato 2013-2022. Inter ili estas tri virinoj: Perla Ari Martinelli, Marjorie Boulton, Anna Löwenstein; la ceteraj estas Michel Duc Goninaz, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel kaj John Wells.
Laŭ magra komuniko de la “elekta komisiono”, la esploro pri kandidatoj al la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio ne ŝajnas tre fruktodona:
Ataki literaturan muzeon, ĉar ci (tiel! ne Vi!) malkonsentas pri la esprimo de la verkisto en liaj verkoj, tio jam estas simptomo pri putro de la socio en la lando el kies radikoj devenas tiu artisto monde konata. Sendepende, ĉu la atakantoj legis aŭ ne la verkon de la atakata.
La neregistara organizo “Scio sen bariloj” (SSB) organizos Afrikan Kongreson de Esperanto, kun la helpo de la nordaj [nordiaj? nordhemisferaj? prosperaj (ĉu ekzistas?)] landaj asocioj de UEA.
“La verkisto, vojaĝanto-kreanto de la paco” estas la titolo de ronda tablo kadre de la Internacia Literatura PEN-Konferenco en Bledo (Slovenio), 8-12 majo 2013. La konferenco enhavas politikajn debatojn, poeziajn vesperojn kaj la jarkunvenon de la PEN-Komitato de la verkistoj por paco, kie ankaŭ nia literaturo estas reprezentata.
Enkonduki al la strukturo de esperanto kleriĝemajn homojn, mez- kaj altaĝajn, tamen en nur dudeko da minutoj, kaj post deserto kadre de tagmeza lunĉo. Tian defion proponis la rotaria klubo de la neŭŝatela montaro al Kultura Centro Esperantista, kies prezidanto levis la ganton.
Ekde 1959 Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas laŭvice en la tri baltaj respublikoj: ĉi-foje en Litovio, 6-14 julio 2013. BET enfokusiĝas al problemoj kaj spertoj de esperantista laboro.
Ankaŭ ĉi-jare la revuo “Femina” ricevos akreditivon por alesti la Internacian Virinan Kinfestivalon, printempe apud Parizo. Pasintjare unuafoje okazis tia agnosko por Feminisma Esperanta Movado. En 2013 tamen la korespondanto ne estos plu Giorgio Silfer, aprezata kinkritikisto en “Literatura Foiro”, sed la prezidanto de FEM, Marie-France Conde Rey.
Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran asembleon en Malago, ĉe la Esperanto-Domo, 13 marto 2014, sub la prezido de sen. Julio Herrero.