Nemere ĉe literatura kafejo en Budapeŝto
C-ano István Nemere estis la ŝatata gasto de la tria literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, en Budapeŝto antaŭhieraŭ. Fakte la unua en la sidejo de Landa Fremdlingva Biblioteko, kie situas dokumentaro en 168 lingvoj, inkluzive de la nia, danke precipe al Fajszi-kolektaĵo.