Afriko malaperas el la Akademio
Danke al nerekandidatiĝoj kaj mortoj nur naŭ el dek kvin elirantaj membroj rekandidatas por la Akademio de Esperanto, okaze de la nuna renovigo de la triono, por la mandato 2013-2022. Inter ili estas tri virinoj: Perla Ari Martinelli, Marjorie Boulton, Anna Löwenstein; la ceteraj estas Michel Duc Goninaz, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel kaj John Wells.