Baldaŭ nova domestro por KCE kaj LF-koop
La domestra ofico de Dieter Rooke ĉesos je 31 aŭgusto 2013, precize tutan jaron post la komenco, laŭ komuniko de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. Li daŭre loĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, kiel ordinara luanto (kaj KCE-komitatano).