La Konsilio de Pro Esperanto kunvokita
La Fonduma Konsilio estas kunvokita al Ĉaŭdefono ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, lundon la 1an de decembro 2025 je 17h00; unuafoje en ĉi tiu parlamenta mandato partoprenos ankaŭ la reprezentanto de la Kapitulo (art. 28, par. 2 de la Konstitucio de la Esperanta Civito), Vickonsulo Manuela Blanco kiel anstataŭanto de la Konsulo.