En Slovakio TEJO finfine sendependa?
La 25an de julio 2016 la Komitato de Universala Esperanto-Asocio metos finon al la ĝisnunaj juraj rilatoj kun sia junulara sekcio, kiuj datiĝas de la 1950aj, kiam TJO fariĝis TEJO enirante la roterdaman konzernon kaj forlasante la SAT-medion kie ĝi burĝonis.