Esperanto-familioj en Greziljono
Okdeko da partoprenantoj, inter kiuj la duono estis neplenkreskuloj, ĝuis la gastemon de la deĵorantoj, la komforton de kastelo Greziljono, la brilan veteron de Francio, la ĉarmojn de la anĵua regiono kaj precipe la tre akcepteman etoson de la Renkonto de Esperantistaj Familioj.