Minnaja kondolencas pri Reinhard Haupenthal
Hieraŭ mortis Reinhard Haupenthal (1945-2016), esperantologo kaj interlingvisto. Skribis pri li prof. d-ro Carlo Minnaja:
“Ho, kara amiko Reinhard! Ni konis nin jam pli ol sesdek jarojn, mi Vin memoras kiel “enfant prodige”, longe korespondis, kunlaboris, interŝanĝis materialon kaj opiniojn, kunvivis profunde tiun amon al la historio de kulturo, kiu estis Via esenca trajto.”