Asembleoj de paktintoj en 2013
Kompletiĝas la kalendaro de la jarkunvenoj 2013 de transnaciaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.
Kompletiĝas la kalendaro de la jarkunvenoj 2013 de transnaciaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.
Pluraj aliĝpetoj al la Pakto por la Esperanta Civito estos ekzamenataj de la Kortumo dum la venontaj semajnoj. Se la dokumentaro rezultos enorda, la aliĝpetoj estos transdonitaj al Konsulo, kiu voĉdonigos pri ilia akcepto dum la Forumo, nome la pariteta branĉo de la Parlamento, laŭ la federisma demokratio kiu karakterizas la Esperantan Civiton.
La Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, la 4a Afrika Esperantologia Semajno kaj la parlamenta sesio de la Esperanta Civito okazos en Burundio dum la tria semajno de novembro 2013, ekde la 17a ghis la 23a.
Pri la semajno la surloka partnero, SIPU, havis nenion kontraŭ. La eksterafrika karavano al JAKE estas prizorgata de la kongresfako de LF-koop. La 4a AfrES estas prizorgata de KCE.
Kultura Centro Esperantista kaj SIPU, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, kunorganizos la kvaran Afrikan Esperantologian Semajnon ĉi-jare en Buĵumburo (Burundio).
Pasvorta Reto (aŭ Esperanta Tempobanko) ekos la 8an de marto 2013, dankeme al la Esperantianinoj kiuj proponis ĝin, unuavice c-ino Perla Martinelli.
La retejo estas praktike preta, same kiel la aplika reglamento. Dekkelkaj retanoj estas nun kuplitaj, eksperimente. La celo estas kvindeko ene de la unuaj tri monatoj, kaj kelkcento en plena reĝimo.
En la nuna jaro la Senato de la Esperanta Civito kunvenos du fojojn. Unue en Budapeŝto la 24an de majo 2013: tion decidis la Konsulo, ĵus konsultinte la grupestrojn, laŭ la senata reglamento. Ĉi tiu senata sesio ne akompanos ankaŭ foruman, nome la alia branĉo de la Parlamento ne kunvenos en Budapeŝto.
Kiel kutime, Kultura Centro Esperantista (kaj neniu alia) reprezentas nian lingvon ĉe la specifaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj. Ĵusa kunveno okazis en Francio, apud Parizo. Nia delegito estis sen. Marie-France Conde Rey.
Miguel Gutierrez Aduriz, konata kiel verkisto (kaj aprezata precipe en sciencfikcio) sub la pseŭdonimo Liven Dek, eksiĝis de la Akademio de Esperanto. Li estas la lasta el la “iberianoj” restinta en la Akademio: Gonçalo Neves faris tie efemeran aperon, dum Jorge Camacho, ĵus reelektita en 2001, eksiĝis nur post kelkaj semajnoj.
Pro serioza, kvankam nur hejma akcidento, sen. Ljubomir Trifonĉovski kuŝos en hospitalo dum almenaŭ du semajnoj, kaj ne estos atingebla.
Por korespondado pri la revuo “Literatura Foiro”, kies februaran numeron li ĵus finredaktis, necesas sin adresi al la eldonejo, LF-koop.
Kadre de direktivo Rogora pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, la direktorino de Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto komisiis al Kultura Centro Esperantista en Svislando trisemajnan staĝon por la bibliotekistino kiu zorgas pri la tieaj esperantaĵoj, interalie la fama Fajszi-kolektaĵo. La staĝo atingis la lastan semajnon.
La urbestraro de Malago faris oficialan viziton en la Naturamika Esperanto-Domo: efektive, unuan fojon en la historio de la malaga Esperantio okazis tia vizito, kiu per si mem estas agnosk pri la valoro de esperanto, danke al la aktiveco de Esperanta Naturamikaro.
En la tradicia sondado pri la plusoj kaj minusoj en Esperantio dum 2012, fare de “La Ondo de Esperanto”, konataj UEA-gvidantoj esprimis sin tre negative pri Universala Esperanto-Asocio.