Marjorie Boulton trafita de apopleksio
Preskaŭ samtempe kun la forpaso de John Francis, la lasta reprezentantino de la generacio de 1924a, Marjorie Boulton, estis trafita de apopleksio. De tiam ŝi estas flegata en hospitalo apud Oksfordo. Ŝi ne povas paŝi sen helpo de flegistino, tamen la menso ne ŝajnas tuŝita.