Ekis la 39a jarkolekto de LF
La plej longe, daŭre kaj regule aperanta kultura revuo en esperanto eniris sian 39an jarkolekton. La februara numero anoncas ke teatro restos en la fokuso de “Literatura Foiro” ankaŭ en 2008: certe pro la kovriloj, kiuj celebros la plej renoman ensemblon de nia teatro post la dua mondmilito: Bulgara Esperanto-Teatro.