Nova sidejo por FAR kaj la orienta legacio
Fajszi Amika Rondo kaj la orienta legacio de la Esperanta Civito lasos ĉi-monate la lokalon en avenuo Thököly, Budapeŝto, por alia ĉefurba sidejo, inaŭgurota fine de septembro 2025; konsekvence la legacio estos fermita dum preskaŭ tri monatoj, sed ĝi restos perkoresponde funkcianta.