Muzika kulturo en LTSEC
Nur unu kanto, “La Espero” (oficiala himno de la Esperanta Civito kaj tradicia himno de la tuta esperantistaro), estas konenda ekde la A-nivelaj ekzamenoj, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Tion indikis la komisiono pri muzika kulturo kunordigata de c-ino Perla Martinelli, en sia hieraŭa kunveno ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Svislando.